Marcel Lefebvre

Marcelo Francisko LEFEBVRE, plennome france Marcel François Marie Joseph Lefebvre (naskiĝis en Tourcoing la 29-an de novembro 1905, mortis en Martigny la 25-an de marto 1991) estis romkatolika ĉefepiskopo de Dakar kaj episkopo de la franca diocezo Tulle (departemento Corrèze). En la 1970-a jaro li fondis la Sacerdotan Fration de Sankta Pio la 10-a. Tiu fratio subtenas la mesfaron laŭ la tradicio de la trenta meso kaj klopodas kritikan vidpunkton pri la Dua Vatikana Koncilio kaj la maniero de ĝiaj interpretado kaj efektivigo far la Sankta Seĝo kaj aliaj. Ordininte kontraŭ la papa volo kvar episkopojn en 1988, li kaj ili aŭtomate ekskomunikiĝis, kiel deklaris la beata papo Johano Paŭlo la 2-a. La ekskludo de la sakramentoj rilate al la kvar episkopoj (ne la dekreto mem) nuliĝis la 24-an de januaro 2009 far la prefekto de la kongregacio por la episkopoj, la kardinalo Johano Baptisto Re, komisie de papo Benedikto la 16-a. Tiu ago ne koncernis la jam mortintan Lefebvre.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy